Yves Nevelsteen | 22 Mar 2007 21:17
Picon

Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj

---------- Forwarded message ----------
From: Peter Baláž <petro <at> ikso.net>
Date: 22 mrt. 2007 19:33
Subject: [ecxei-membroj] Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj

Estimataj gesamideanoj,

E <at> I kune kun TEJO ĵus eldonas novan, duan eldonon de la broŝuro: „Vikipedio,
praktika manlibro". Temas pri praktika broŝuro, kiu facile kaj rapide
klarigas la ĉefaĵojn de Vikipedio – ekde ĝia historio, tra la uzado ĝis la
verkado kaj redaktado de la artikoloj en ĝi.

La broŝuro celas levi pli da atento al la esperant-lingva Vikipedio,
pligrandigi nombron de ĝiaj verkantoj kaj redaktantoj – en la libreto estas
detale priskribita „vojo" por iĝi plene kapabla redaktanto kun ĉiuj trajtoj.

La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero.

Ĉefe por helpi al ne tro grandaj kaj riĉaj asocioj, unupuloj, eldonejoj –
E <at> I lanĉas antaŭmendan periodon - por la antaŭmendoj la prezo de la broŝuro
kostas nur 1,20 EUR/peco – ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj. Ĉe mendoj ekde 100
kaj pli da ekz. prezo estas nur 1,- EUR/peco!

Se vi do volas helpi al E-lingva Vikipedio, lerni iom pri ĝi, fari
seminarion pri ĝi, donaci libreton kiel premion por viaj konkursoj... mendu
ĝin nun - kontraŭ la antaŭmenda prezo!

La antaŭmenda tempo estas ĝis la 12a de aprilo, post tiu dato la libreto
estos vendata jam kontraŭ 3 EUR.

(Continue reading)

Tonyo del Barrio | 3 Jun 2007 23:46
Picon

Propono pri lando de la semajno (au de la monato)

Saluton!
En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29

Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
universala.

Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
lando, sur kiu oni povas labori: vidu
http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale 
grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni 
povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj, 
historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj 
tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj 
malsamaj artikoloj.

Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed
poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno),
sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna
elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna
ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.

Kion vi opinias?
Tonyo
(Continue reading)

Beatrice Allée | 4 Jun 2007 08:15
Picon

Re: Propono pri lando de la semajno (au de la monato)

Bona ideo laŭ mi, indas elprovi ĝin!
Amike,
Bea

---------------------------------
Beatrice & Michel Allée                       Paclingvo       ESPERANTO
La Ville Heleuc                               Friedenssprache ESPERANTO
F-22980 Plelan-le-Petit                       Langue de paix  ESPERANTO
                                              Peace language  ESPERANTO
Tél./fax 02.96.27.67.25
                                              http://www.esperanto.net
http://lavilleheleuc.fr                       http://www.lernu.net
http://koro.lavilleheleuc.fr                  http://www.edukado.net

Tonyo del Barrio a écrit :
> Saluton!
> En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29
>
> Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
> kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
> http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
> malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
> multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
> universala.
>
> Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
> ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
> lando, sur kiu oni povas labori: vidu
> http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
(Continue reading)


Gmane